Zamenhof.info

Biografi(et)o de Zamenhof

Ludwik Lejzer ZAMENHOF (Esperante konata kiel Ludoviko Lazaro) naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Ulica Zielona (“Verda Strato”) en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusia Imperio (nun en Pollando). Liaj gepatroj estis Marko Zamenhof kaj Rozalia Zamenhof. La patro estis instruisto de la franca kaj germana lingvoj kaj li instruis ankaŭ geografion. Li parolis kun sia filo ruse, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Ludoviko. La patrino, dommastrino, parolis kun Ludoviko jide. Ekde sia infaneco Ludoviko montris amon al lingvoj. Infane li revis iĝi granda rusa verkisto kaj skribadis diversajn versaĵojn kaj eĉ 5-aktan tragedion. Poste, kiam li estis plenkreskulo, en unu el siaj leteroj li skribis, ke li flue parolis tri lingvojn (rusan, polan, germanan); la francan li legis flue, sed parolis malmulte kaj malbone. Kaj ankaŭ dum sia vivo li lernis ĉirkaŭ ok aliajn lingvojn.

La medio, en kiu naskiĝis kaj kreskis Zamenhof, ne povas esti nomita facila. La urbo estis internacia, kie loĝis popoloj diverslingvaj, kaj laŭ la rememoroj de Zamenhof, rilatoj inter la loĝantoj ofte estis foraj de la ideo de amikeco. La juna Ludoviko ofte iris al la foira placo, kie li vidis, ke la diversaj popolgrupoj atakis unu la alian. Ĉio ĉi efikis etan Zamenhof, kaj infane li pensis, ke la ĉefa kialo de malamikaj rilatoj inter nacioj estas manko de komuna lingvo. La revo pri unu homa lingvo ekposedis lin forte kaj de tiu tempo neniam lin forlasis.

Zamenhof (maldekstre, malantaŭe) kun samklasanoj en Varsovio, 1873

En 1865 Ludoviko ekstudis en kvarjara elementa lernejo, kaj en 1869 li komencis studadon en gimnazio, kie li eklernis fremdajn lingvojn. Li ĉiam estis diligenta lernanto kaj la instruistoj nomis lin treege kapabla. En 1873 la familio ekloĝis en Varsovio, kie la patro de Ludoviko komencis instrui en gimnazio la germanan.

Laŭ la rememoroj de Zamenhof, la plej malagrabala estis nur tio, ke li tiam en Varsovio tute jam ne vidis homojn: li vidis nur rusojn, polojn, judojn k.t.p., kaj ĉiuj sin reciproke malamis kaj ĉiu pensis pri sia nacio. Ludoviko ankaŭ sufiĉe frue ekkonsciis, ke li estas judo, ĉar la politiko de la Rusia Imperio ne estis favora al judoj.

Tie, en Varsovio, li ekvidis fortan kontraŭjudismon, kio puŝis lin poste ligiĝi al la cionisma movado, kvankam de lia plej frua infaneco en li ĉiam superregadis la “homo” kaj laŭ liaj vortoj li fordonis sian tutan vivon al unu ĉefa ideo kaj revo pri unuiĝo de la homaro. Pro tio li sufiĉe rapide deiris de la cionisma movado, sed ĉiam kompatis malfacilan sorton de sia popolo.

Sufiĉe frue li konkludis, ke la komuna lingvo, pri kiu li senĉese pripensadis, povas esti nur iu neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj, ĉar li vidis kaj spertis ĵaluzon inter diversaj nacioj kaj komprenis, ke neniu el la naciaj lingvoj estos elektata de ĉiuj registaroj kiel komuna lingvo. Kiam en 1873 en la Varsovia klasika gimnazio li konatiĝis kun antikvaj lingvoj kaj, fidela al sia revo, li komencis pensi pri revivigo de unu el tiuj lingvoj por komuna uzado. Sed poste li venis al firma konvinko, ke neniu el ekzistintaj aŭ ekzistantaj lingvoj estas taŭga por tiu celo, sed estas necesa nova, artefarita lingvo. Ekde tio li ne nur revis pri komuna neŭtrala lingvo, sed ankaŭ komencis okupiĝi pri ĝia kreado.

Lingwe uniwersala

Kiam en la 5-a klaso de la gimnazio Ludoviko Zamenhof konatiĝis kun la angla gramatiko, tre simpla kompare kun la greka kaj latina gramatiko, tio mirigis lin kaj li konvinkiĝis, ke abundo de gramatikaĵoj ne estas necesa por la lingvo. En lia kapo tiam jam ekzistis kruda projekto de lia lingvo. Li komencis forĵeti superfluajn formojn kaj baldaŭ li venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis ne pli ol kelkajn paĝojn. Tio ĝojigis Ludovikon kaj kun nova energio li daŭrigis siajn esplorojn, sed la problemo de giganta vortoprovizo maltrankviligis lin.

Iun tagon la survendejaj pendaĵoj швейцарская (ŝvejcarskaja, “pordistejo”) kaj кондитерская (konditerskaja, “dolĉaĵejo”) kaptis lian atenton. Jen kio helpos solvi la problemon: sufiksoj! Sur la terurajn gigantajn vortoprovizojn falis radio de lumo kaj ili komencis rapide degeli. Eĉ pure radikaj vortoj (ekz. “patrino”, “tranĉilo” kaj aliaj) kun helpo de sufiksoj transformiĝis kaj faciligis enmemorigon. Laborante pri la vortaro, la aŭtoro baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj kaj konataj al multaj popoloj. Ili estas vera trezoro por la estonta lingvo, kaj li sukcesis utiligi tiun trezoron. Kiel fonton de la vortaro li uzis latinid-germanan radikaron, elektante inter la formoj la plej simplajn kaj internaciajn.

Zamenhof en 1879

En 1878 la lingvo estis preskaŭ preta, la 19-jara Ludoviko nomis ĝin “Lingwe uniwersala”. Kelkaj samklasanoj lernis tiun lingvon. Ludoviko festis kun la kamaradoj en la hejmo de la gepatroj la naskiĝon de la universala lingvo, kvankam inter la tiama “Lingwe uniwersala” kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Tio estis la unua periodo de la lingvo.

La sekvan jaron, en 1879, Ludoviko vojaĝis al Moskvo por komenci studi en la universitato. Li elektis medicinon kiel sian fakon. Evidente, ke Ludoviko pli interesiĝis pri lingvoj, sed lia patro opiniis, ke lingvisto aŭ literaturisto estas senesperaj profesioj, ke kuracado estas pli perspektiva fako kaj li diris al Ludoviko, ke lingvoj ne vivtenos la estontan familion. Ludoviko estis devigita cedi al influo de sia patro kaj komencis studi medicinon. Ekzistas legendo, ke la patro forbruligis la kajeron kun “Lingwe uniwersala”, kiam Ludoviko estis en Moskvo. Li volis, ke la filo okupu sin nur pri la studado por iĝi bona kuracisto.

Lingvo internacia

En 1881, Ludoviko devis reveni al Varsovio, kie li daŭrigis sian medicinan studadon. Tio estis ligita kun la monsituacio de la patro. Li ne plu povis sendi la monon por la ĉambroluo kaj vivteno. Ludoviko ja havis gefratojn, kiuj jam devis ankaŭ studi, kio ankaŭ postulis monon.

En la sama jaro, reveninte hejmen kaj eksciinte pri la bruligo de la kajero kun la “Lingwe uniwersala”, li komencis denove okupi sin pri la internacia lingvo, ĉar ĉio necesa troviĝis en la memoro. Ŝajne komence li malĝojiĝis pro la manko de la kajero, sed poste li komprenis, ke la unua versio de la lingvo estis tre malperfekta. Kio komence ŝajnis al li tute preta teorie, estis ankoraŭ ne preta praktike. Li komencis multe traduki, evitante laŭvortan tradukadon, al tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste li rimarkis, ke la lingvo ricevis sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. Li nomis novan varianton de la lingvo “Lingvo internacia”. Dum sia lasta medicinstudjaro en 1884, la lingvo internacia ricevis la formon de la nuna Esperanto.

En 1885 Ludoviko forveturis al kuracista praktiko en Litovion, kie li loĝis ĉe sia fratino kaj bofrato. Tie li komencis serĉi eldoniston por la lingvo, sed sukcesis nur du jarojn poste. Ankaŭ samtempe li komencis specialiĝi pri okulmedicino, ĉar li pensis, ke tiu ĉi medicina fako estas unu el la plej pacaj kaj trankvilaj. Baldaŭ li revenis en Varsovion.

Zamenhof kaj Klara Zilbernik en 1887

Dum la vintro 1886-1887 Ludoviko, vivanta en Varsovio, konatiĝis kun Klara Zilbernik, kiu loĝis ĉe lia fratino. Ili enamiĝis. La patro de Klara estis sapfabrikanto kaj li donis monon al Ludoviko por presigo de la libroj. Zamenhof decidis uzi pseŭdonimon Doktoro Esperanto. Li opiniis, ke ne tre bona sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĝi vidas en li fantaziulon, homon kiu sin okupas pri “flankaj aferoj”. Poste Zamenhof skribis, ke li sentis, ke li riskis la tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon sian kaj de sia familio.

Tiamaniere la jaro 1887 iĝis tre grava por Ludoviko: la 26-an de julio okazis naskiĝo de Esperanto kaj la 9-an de aŭgusto geedziĝo de Ludoviko kaj Klara, kiu estis fidela al sia edzo la tutan vivon.

La naskiĝo de Esperanto

La unua lernolibro de Esperanto

La 26-an de julio aperis la Unua Libro, la unua lernolibro de la Lingvo Internacia, nuntempe nomata Esperanto. La 26-a de julio estas festata kiel naskiĝtago de Esperanto. La originala nomo de la verko, en la rusa lingvo, estas Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ. (“Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro”). La originala eldono estis nur ruslingva, sed antaŭ la fino de 1887 la libro aperis ankaŭ en la pola, germana kaj franca lingvoj kaj dua eldono en la rusa. La unua angla versio aperis en 1888, fuŝe tradukita, kaj laŭrakonte Zamenhof mem haltigis ĝian vendadon, ĝis kiam Richard H. Geoghegan, irlandano loĝanta en Britio, retradukis la libron.

La nova lingvoprojekto estis akceptita kun granda entuziasmo. Malgraŭ ioma sukceso de antaŭa artefarita lingvo Volapuko, kiu aperis en 1879, Esperanto sufiĉe rapide trovis sekvantojn en la tuta mondo. Kaj preskaŭ tuj ĝi montris, ke ĝi pli taŭgas por internacia komunikado pro sia facileco, logiko kaj beleco. Estis por Zamenhof granda ĝojo, senti sin de tiam ĉirkaŭata de fervoraj samideanoj. Li vidis, ke la lingvo fariĝis vivanta, eĉ uzata. Ludoviko komencis ricevi leterojn kun demandoj, konsiloj, aproboj, kaj jam multaj estis skribitaj en Esperanto.

Post preskaŭ tuja sukceso, en 1888 aperis la “Dua Libro” (Dua Libro de l’ Lingvo Internacia), kiu estis eldonita por priskribo de la Lingvo Internacia, kaj la unua libro, tute skribita en Esperanto. La 1-an de septembro 1889 aperis La Esperantisto, la unua periodaĵo en la internacia lingvo Esperanto en la urbo Nurenbergo (Germanio). En multaj urboj en la diversaj partoj de la mondo (komence, kompreneble, plejparte en Eŭropo) ĝermis unuaj Esperanto-grupoj. Kreiĝis internacia movado.

En 1889 Zamenhof, pro manko de mono, estis devigita translokiĝi, lasinte la familion, en urbon Ĥerson (suda parto de nuna Ukrainio), kie li ne sukcesis trovi enspezigan laboron. En majo de 1890 li denove translokiĝis en Varsovion, kien ankaŭ venis Klara kaj du infanoj Adamo kaj Sofja, kiuj loĝis ĉe bopatro de Ludoviko en urbo Kaŭno (nuna Litovio). Post duonjaro la familio estis fine reunuiĝinta. Sed mona problemo persekutos Ludovikon ankoraŭ longan tempon.

La lingvo Esperanto iĝis pli kaj pli populara, kaj Zamenhof starigis korespondadon kun multaj ĵus aperintaj esperantistoj el diversaj landoj. Tiu korespondado postulis multan tempon kaj multan monon. La monsituacio denove malpliboniĝis kaj Ludoviko devis denove translokiĝi, nun al Grodno, kien post iom da tempo li venigis sian familion. Ili loĝis tie ĝis 1898 kiam la tuta familio definitive revenis al Varsovio.

Zamenhof sin okupis ne nur pri la lingvo. Memkompreneble, li multe korespondis, multe legis kaj skribis en Esperanto, verkis librojn kaj artikolojn, sed li sukcesis ankaŭ trovadi tempon por pligrandigi sian scion en medicino. Ekzemple, en 1897 li duan fojon iris al la universitato en Vieno por perfektigi sin en la okulmedicino.

En Varsovio li loĝis en malriĉa strato de la hebrea kvartalo, kie li restis ĝis la Unua Mondmilito. Li laboris kiel okulkuracisto, kaj liaj prezoj kompare kun la aliaj urbaj kuracistoj estis tre malaltaj. Ofte Zamenhof akceptis pacientojn senpage, se li vidis, ke ili ne havas monon kaj vivas en mizero. Li iĝis vera popola kuracisto, ĉar multaj homoj povis iri nur al li, pro liaj nealtaj prezoj. Zamenhof estis devigita labori tutajn tagojn kaj noktojn li dediĉis al Esperanto. Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste, tre malriĉe.

La unua kongreso

Zamenhof en la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro

Ekde 1898 aperis multa laboro por Esperanto, kiu disvastiĝis en multaj landoj. La rezulto de tiu ĉi disvastiĝo estis apero de Universalaj Kongresoj. En 1905 en Francio en urbo Bulonjo-ĉe-Maro okazis la unua Universala Kongreso, kie partoprenis 688 homoj el 20 landoj inkluzive de la kreinto de la lingvo. Ĝi okazis de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto. D-ro Zamenhof faris longan paroladon. Por li tiu momento estis unu el la plej belaj en lia vivo. Li estis tre emociita. Li nun havis la pruvon, ke Esperanto povas esti flue parolata kaj facile komprenata de la plej malsamaj popoloj. Entute Ludoviko Zamenhof sukcesis partopreni en naŭ kongresoj, la deka en 1914 estis nuligita pro la komencinta Unua Mondmilito. Lia edzino Klara ĉiam akompanis sian edzon, do ankaŭ ŝi partoprenis en ĉiuj kongresoj.

Dum kreskado de la populareco de la lingvo, preskaŭ ekde la komenco de ĝia ekzistado aperadis diversaj proponoj reformi Esperanton. Komence demokratie Zamenhof aŭskultis ilin ĉiujn kaj raportis kun fidela zorgo en la gazeto La Esperantisto. Sed baldaŭ, kiam pli kaj pli da proponoj venadis, kreinto de la lingvo ekkonsciis, ke multaj el la proponoj kontraŭas unu la alian. Ankaŭ li jam havis sperton kaj klare komprenis, ke tio, kio aspektas bele teorie, praktike povas esti male. Kaj kelkaj proponoj, kontentigantaj unu parton de esperantistoj, povus esti malakceptotaj de aliaj esperantistoj.

La Fundamento de Esperanto

Zamenhof rifuzis ŝanĝi Esperanton kaj en tio plejmulto da esperantistoj subtenis lian decidon. Li neniam pretendis pri siaj rajtoj al la lingvo. Li skribis, ke li ne volis esti kreinto de lingvo, sed li volis esti iniciatinto. Zamenhof opiniis, ke li kreis bazon, sed la cetero devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel en ĉiu vivanta lingvo. Li opiniis, ke Esperanto devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj. Pro tio en 1905 estis akceptita la Fundamento de Esperanto, netuŝebla grava dokumento, kiun neniu havas la rajton ŝanĝi. Sed tamen ideoj kaj proponoj por ŝanĝi la lingvon restis, kio en 1907 kondukis al fendo en la Esperanto-movado kaj al aperado de Ido. Tio estis por Zamenhof doloriga bato, sed nature modesta kaj pacema, li ĉiam penis mildigi ĉiujn konfliktojn ĉirkaŭ si kaj neniam montris ian malamikecon kontraŭ siaj ofendintoj. Eĉ al tiu, kiu lin plej kruele perfidis, Louis de Beaufront (kreinto de reformita Esperanto sub la nomo “Ido”), li ĝis la fino volis helpi kaj skribis por li mirige pardoneman leteron.

Fino de la vivo de Zamenhof

La tombo de Zamenhof en Varsovio

La Unua Mondmilito iĝis granda bato por Zamenhof, por homo, kiu konsideris homaron kiel “unu grandan familion”. Li ne sukcesis partopreni en la dek-unua UK en Usono, samkiel aliaj eŭropaj esperantistoj. Pro la milito ili ne povis vojaĝi al Ameriko. Lia stato malboniĝis kaj doktoro Zamenhof ne plu povis labori tutan tagon. Lia filo Adamo prenis sur sin grandan parton de la laboro. En aŭgusto germana armeo okupis Varsovion. La familio de Zamenhof estis disigita kaj Ludoviko eĉ ne havis eblon korespondi kun siaj parencoj (ekzemple, kun la filino), kiuj troviĝis ne en Varsovio.

La 14-an de aprilo 1917 Zamenhof mortis. Ĝis sia morto li multe laboris por la movado, por la lingvo. La elstara esperantisto Gaston Waringhien tiel priskribis en sia libro 1887 kaj la sekvo… Zamenhof:

Li estis timema antaŭ la publiko kaj ne estis ema al la oficialaj ceremonioj, kiujn li partoprenis nur pro sia stato kiel kreinto de Esperanto. Li estis unu el tiuj maloftaj homoj, kiuj ludis gravan internacian rolon, kaj tamen havas nenion por timi el la publikigo de sia korespondaĵaro: ĝi rivelas nur lian denaskan ĝentilecon, lian profundan sincerecon kaj lian altan senton pri justeco.

Li ne estis oratoro, parolis milde kaj mallaŭte. Li multe fumis, precipe cigaredojn. Jam de ĉirkaŭ la jaro 1900 li suferis je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj. Tial, kiam liaj enspezoj tion ebligis, li vizitis somere germanajn ban-urbojn.

Sed plej gravaj trajtoj de lia karaktero estis la volforto, per kiu li ĉion oferis por siaj idealoj, kaj la pacienca obstino, per kiu li forpuŝis ĉiujn obstaklojn al ilia efektiviĝado. Kaj tiun volforton kaj tiun paciencon li ĉerpis el la vere senmezura amo, kiu instigis lin alporti, per ĉiuj fortoj de sia korpo kaj spirito, iom da konsolo al tiu fizike kaj morale blindiĝinta homaro en plenumado de la antikva orakolo: “Konsolu, konsolu mian popolon!”.

Fontoj