Zamenhof.info

Citaĵoj

Pri Esperanto

Mi trovis volapukon tre komplika kaj, kontraŭe, Esperanton tre simpla. Ĝi estas tiom simpla ke ricevinte antaŭ ses jaroj gramatikon, vortaron kaj artikolojn en tiu lingvo, mi sukcesis, post du mallongaj horoj, se ne ĝin skribi, almenaŭ flue legi ĝin.

Leo Tolstoj, rusa verkisto

Mi agnoskas la utilecon de Esperanto por konservi la unuecon inter la katolikoj de la tuta mondo. Esperanto havas grandan estontecon antaŭ si.

Pio la 10-a, itala katolika papo

La ŝlosilo de komuna lingvo, perdita en la Babelturo, povas esti konstruita nur per uzado de Esperanto.

Jules Verne, franca sciencfikcia verkisto

Esperanto... kvankam mi mem neniam kuraĝis ĝin lerni, por kio mia alta aĝo povas min senkulpigi, mi rekomendados ĝin al infanoj, ĉar ĝi estas unu el la plej facilaj aferoj kiujn ili iam povos lerni.

Gustave Eiffel, franca inĝeniero

La celo de Esperanto estas ŝpari tempon, energion, laboron, monon, kaj plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn. Mi opinias enkondukon de Esperanto kiel necesegan bezonon por la paco kaj kulturo.

Rudolf Diesel, germana inĝeniero

Mi opinias ke Esperanto estas granda bonaĵo por la homaro kaj esprimas la deziron ke ĝi havu la plej kompletan kaj la plej rapidan sukceson.

Eduardo la 7-a, brita reĝo

Oni ne rajtas ne scii kio estas la arta lingvo de Doktoro Zamenhof. Mi eble ne konvertiĝos al la Esperantista kredo, sed, almenaŭ, mi konos ĝin kaj dediĉos kelkajn horojn al studo de la lingvo mem.

Paul Doumer, franca politikisto

Mi estas konvinkita, ke la ĝeneraligo de la uzo de Esperanto povus havi la plej feliĉajn sekvojn por la internaciaj rilatoj kaj por la efektivigo de la universala paco.

Louis Lumière, franca inventinto de la kinematografio

Mi estas por sama kalendaro por la tuta mondo, same kiel mi estas por sama mono por ĉiuj popoloj kaj unu monda helplingvo kiel Esperanto por ĉiuj popoloj.

Mohandas Karamchand Gandhi, barata filozofo, politikisto

Mi antaŭvidas por Esperanto en la estonto de la civilizacio lokon similan al la latina en Mezepoko. Kiel mondlingvo ĝi fariĝos post kelkaj jaroj ilo por paco kaj unueco inter la popoloj.

Pio la 12-a, itala katolika papo

Esperanto estas la nuntempa universala lingvo.

Johano la 23-a, itala katolika papo

Lernu Esperanton la intelektuloj, ĉiuj kiuj havas kontaktojn kun eksterlando kaj precipe la laboristoj.

Josip Broz Tito, jugoslavia ŝtatestro

Estas tre verŝajne ke neŭtrala lingvo estus pli utila kiel komunikilo inter la diversaj nacioj de la mondo. Esperanto jam delonge estas unu el la ĉefaj kandidatoj por tiu funkcio.

Robert Francis Kennedy, usona politikisto

Mi konsideras min kiel soldato de Esperanto. Ne gravas ke vi ne estas multnombraj, via ideo venkos. Ĝi venkos ĉar ĝi estas justa. Ĉiu nacio havas sian lingvon, la homaro havu la sian: Esperanton.

Fidel Castro, kuba ŝtatestro

Esperanto estos ĝenerale tre utila al sportistoj por interproksimigi ilin kaj faciligi por ili amikajn kaj sportajn interrilatojn.

Pelé, brazila fubalisto

Pri Zamenhof

Nomumante la Doktoron Zamenhof Komandanto de la Ordeno de Izabela la Katolika, mi nur faris etan omaĝon al la grandega merito de la kreinto de Esperanto. Vi povas konsideri min ne nur amiko de Esperanto, sed ankaŭ Esperantisto.

Alfonso la 13-a, hispana reĝo

Mi scias kiu estas Zamenhof, mi scias ke vi tradukis ĉefverkojn kiuj apartenas al la komuna havaĵo de la universala literaturo kaj ke vi cetere devus daŭrigi laŭ ĉi tiu vojo…

Maurice Genevoix, franca verkisto

La homoj daŭre perceptas Esperanton kiel la proponon de ilo. Ili scias nenion pri la idea impeto, kiu ĝin vivigas. Tamen, ĝuste la biografio de Zamenhof ravis min. Necesus pli bone diskonigi tiun aspekton! … La historia kaj ideologia flanko de Esperanto restas funde nekonata.

Umberto Eco, itala semiotikisto