Zamenhof.info

Enkonduko

Tiu ĉi retejo estas dediĉita al L. L. Zamenhof, kiu estas ĉefe konata kiel “aŭtoro de la internacia lingvo Esperanto”, eĉ se li mem nomis sin nur “iniciatinto” de tiu ĉi lingvo.

Zamenhofon eblas titoli “kaŝita geniulo” de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Geniulo, kiu sukcesis tre lerte doni vivon al la plej facile lernebla lingvo, kiu bonege funkcias por internacia (aŭ eĉ transnacia) komunikado.

La 14-an de aprilo 2017, pasis 100 jaroj de lia morto. La retejo do estas iasenca omaĝo al li ĉi-okaze. Aliflanke, la 26-an de julio 2017 ni festis jam 130-jariĝon ekde la apero de la unua lernolibro de Esperanto. Do plia taŭga jubileo por speciala retejo, dediĉita al Zamenhof. Kaj, kompreneble, la ĉefa celo estas prezenti lin, lian laboron, verkaron kaj filozofion al vi, kiuj (eble) ne konas lin tiom bone. Ĉar li kaj lia laboro meritas esti konata multe pli vaste, ol ĝi nun estas. Ĉar L. L. Zamenhof ne nur estis iniciatinto de Esperanto, sed ankaŭ pacisto, kuracisto, tradukanto, verkisto kaj filozofo, kreinta interesan spiritan skolon sub la nomo “Homaranismo”.

Ĝuu do malkovradon de tiu ĉi kaŝita geniulo, ĉi tiu retejo celas malkaŝi lin.


Ni rekomendas

Sola filmregistraĵo de L. L. Zamenhof