Zamenhof.info

Familio

La patro de Ludoviko, Mark Zamenhof (1837-1907), estis instruisto de la franca kaj germana lingvoj, kiujn li instruis en diversaj lernejoj. Rozalia Zamenhof (1839-1892), la patrino de Ludoviko, estis dommajstrino. Ludoviko Zamenhof kaj lia edzino Klara (1863-1924) havis tri infanojn. La filo, Adam (1888-1940), estis ĉefkuracisto de la okulpavilono de juda hospitalo en Varsovio. Ties filo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019), doktoro inĝeniero, pri surlanda kaj enmara konstruado, ankaŭ estis esperantisto. La pli aĝa filino de Ludoviko Zamenhof, Zofia (1889-1942), estis infankuracistino de internaj malsanoj en Varsovio. Ŝi multe helpadis al sia patro pri la aranĝado de lia multnombra biblioteko. Lidia Zamenhof (1904-1942), la dua filino, estis agema antaŭeniganto de Esperanto kaj ankaŭ de Homaranismo. Ĉiuj gefiloj de Ludoviko mortis pro la nazia reĝimo.

Ludoviko Zamenhof havis ok gefratojn. Lia fratino Sara (1860-1870) estis la dua infano en la familio, sed ŝi mortis dekjaraĝa kaj pro tio la plej aĝaj fratinoj de Ludoviko estis Fania (1862-1930-aj jaroj) kaj Augusta (1864-antaŭ 1934). Lia frato Feliks (1868-1933) estis farmaciisto. Henryk (1871-1932) estis kuracisto, li scipovis Esperanton sed ne multe okupiĝis pri la lingvo. Leon (1875-1934) estis kuracisto de malsanoj de gorĝo, oreloj kaj nazo, kaj li estis esperantisto de 1898. Aleksander (1877-1916), kiu mortis kiel kolonelo de la rusa armeo en Dvinsk, estis kuracisto kaj la plej juna kaj plej amata frato de Ludoviko Zamenhof. Li estis esperantisto de la unuaj jaroj. Ida (1879-1942) estis la plej juna fratino de Ludoviko. Ankaŭ ŝi estis esperantistino.

Galeria fotogràfica

Vi trovos pli da fotoj de la familio Zamenhof en la paĝo Fotogalerio.

Fonts