Zamenhof.info

Idearo

Ni ĉiuj konscias, ke ni apartenas al unu granda familio…

L. L. Zamenhof

La kreinto de la Lingvo Internacia, Ludoviko Zamenhof, konsideris Esperanton kiel la unuan paŝon al paco inter popoloj en la tuta mondo. Li mem asertis, ke la tuta afero de Esperanto estas nur parto de komuna ideo, kiun li komence nomis Hilelismo kaj poste Homaranismo. La celo de la projekto estis unuigo de la homaro, kaj por tio unue necesas krei neŭtrale-homan popolon, kies membroj dividiĝus inter si nur per limoj geografiaj kaj politikaj, sed ne per siaj lingvoj kaj religioj.

Ruslingva eldono de Hilelismo

En 1901, aprile, Zamenhof proponis projekton por solvi la judan demandon. La projekto ricevis la nomon Hilelismo. Rezigninte pri la cionisma solvo jam en 1886, Zamenhof tamen restis fidela al sia origina etno, kies sorto en Orienta Eŭropo estis pli kaj pli senespera. La plej resuma ideo de Hilelismo troviĝas en la frazo “Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al ceteraj”. Ĉiu devas sin konsideri nur parto de la tuto. Tamen la ideo ne trovis multe da subtenantoj. Al multaj ĝi ne plaĉis, kaj oni kritikis ĝin pro ĝia tro granda idelismo.

Renkontante reziston kontraŭ Hilelismo, Zamenhof momente retiriĝis por reaperi kun la sama projekto kelkajn jarojn poste. La rusa-japana milito komenciĝinta en 1904 kaj, poste, la Unua rusa revolucio montris al Zamenhof, ke komuna lingvo estas nur komenco, kiu ebligas efike interparoli kaj klarigi sian opinion. Lingvo internacia estas bona rimedo por solvi multajn problemojn. Sed la milito kaj la revolucio instigis Zamenhof al la sekva, dua paŝo por atingi pacon inter popoloj. Tio konvinkis Zamenhof, ke li devas reveni al ideoj de Hilelismo, komprenante, ke ĝi bezonas grandan reformon. Tiel li decidis proponi Hilelismon ne nur por judoj.

Eldono de Homaranismo el 1913

En la januara Ruslanda Esperantisto (1906) li aperigis sian doktrinon anonime sub la titolo “Dogmoj de Hilelismo” kun paralelaj tekstoj en la rusa kaj Esperanto. Zamenhof rapide komprenis, ke la nomo de la doktrino estas tro juda kaj la antaŭparolo tro ruslanda, kaj en marto aperis en Peterburgo broŝuro kun la nomo Homaranismo. Li atentigis en la nova antaŭparolo, ke Hilelismo koncernis nur unu homan grupon, dum la homaranismo koncernas ĉiujn popolojn kaj religiojn. Ĝi enhavas novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron. Se la cionismo eluzis la romantikan paradigmon, strebante, ke oni parolu pri judo kun la sama respekto kiel pri franco, germano, ruso ktp, Zamenhof pledis, ke oni entute forgesu, ke estas judo, franco, germano, ruso ktp. Li alvokas konsideri nin ne kiel parton de iu religio, iu lingvo aŭ iu popolo, sed kiel homon.

Jen la unuaj kvar dogmoj, la plej principaj kaj ĝeneralaj:

  1. Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj; ĉiajn idealojn kaj celadon gentenaciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
  2. Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.
  3. Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵon de la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.
  4. Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas, sed en komunikiĝado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi estas ebla, uzadi lingvon neŭtrale-homan kaj vivi laŭ la principoj de religio neŭtrale-homa. Ĉiun celadon de unu homo, altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion, mi rigardas kiel barbarecon.

Zamenhof intencis lanĉi la projekton Homaranismo en la ĝeneva kongreso (1906) kaj fondi tie la unuan homaranan komunumon. Tamen oni konvinkis lin ne legi la duan parton de la parolado, en kiu li identigis la internan ideon de Esperanto kun la homaranismo. Zamenhof cedis. Li ekkomprenis, ke la esperantistoj, malgraŭ la eŭforio en Bulonjo, ne pretas akcepti la homaranismon kaj “reunuigi l’ homaron”, eĉ liaj plej proksimaj esperantistaj konatoj klopodis konvinki lin ne ligi Esperanton kun religia doktrino. Do li dum kelka tempo evitis publike mencii la homaranismon kaj preferis paroli pri nebula “interna ideo”, iusenca surogato de la homaranismo. En 1912 Zamenhof tiel difinis la internan ideon:

La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi.

Zamenhof, naskita kaj edukita en multnacia Rusio, ne atentis, ke en Germanio, Francio kaj en multaj aliaj okcidenteŭropaj landoj apenaŭ ekzistis diverslingveco, kaj ke la religio tie ne plu havis la antaŭan rolon. Pro troa atento al la lingvo kaj religio, li apenaŭ atentis politikajn, ekonomiajn kaj psikologiajn faktorojn. Laŭ li la kaŭzoj de la intergenta diseco kaj malamo ne estas politikaj, ekonomiaj, geografiaj, anatomiaj, mensaj aŭ devenaj. La ĉefa kaŭzo estas malsameco de la lingvoj kaj religioj, kaj do “la intergenta diseco kaj malamo plene malaperos en la homaro nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion”.

Montrinte per Esperanto la manieron de la forigo de la lingva diseco, Zamenhof prezentis la solvon de la diseco religia. En 1913 li proponis organizi Kongreson por neŭtrale-homa religio en Parizo lige kun la 10-a Universala Kongreso de Esperanto (1914). Nekutima estis lia ideo: li volis paroli ne al tiuj, kiuj kredas, ke ilia religio estas la sole vera kaj donita de Dio, sed al liberpensuloj, forlasintaj la religiojn de siaj patroj. El la kvar tezoj de lia Deklaracio, tri pli malpli sekvis la religian dogmon de la homaranismo, kaj la kvara tezo estis organiza.

La alvoko al diplomatoj Post la granda milito

Fine de 1914 Zamenhof verkis sian alvokon al diplomatoj Post la granda milito kaj sendis ĝin al kelkaj esperantistaj redakcioj, por ke tiuj publikigu ĝin en Esperanto kaj en naciaj lingvoj. Li antaŭvidis, ke post la milito la diplomatoj retajlos la mapon de Eŭropo, kaj li proponis fondi Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo. Komprenante, ke tio ne povos realiĝi, li petis almenaŭ proklami kaj garantii en ĉiuj eŭropaj regnoj la principon: “Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj”.

Zamenhof ne ĉesis prilaboradi sian homaranisman projekton, kaj du monatojn antaŭ sia forpaso, li finis ĝian lastan version. Ankaŭ ĝi konsistis el antaŭparolo kaj deklaracio. La antaŭparolo enhavis klaran distingon inter la esperantismo kaj homaranismo kaj tute novan klarigon de la doktrino:

Sub la nomo “Homaranismo” (…) mi volas paroli pri strebado al “homeco”, al forigo de intergenta malamo kaj maljusteco kaj al tia vivmaniero, kiu iom post iom povus konduki ne teorie, sed praktike al spirita unuiĝo de la homaro.

Estas rimarkinde, ke ne plu temas pri tio, ke “la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon”, kion antaŭvidis la unua eldono de la homaranismo. Temas pri strebado al “spirita unuiĝo de la homaro”.

Analizante la kvar versiojn (Hilelismo 1906, Homaranismo 1906, Homaranismo 1913, Homaranismo 1917) oni rimarkas, ke Zamenhof donis ĉiam malpli da atento al la lingva problemo. Esperanto tute ne estis menciita en 1913 kaj 1917, kaj en 1917 mankas mencio eĉ pri la neŭtrale-homa lingvo. Lia celpubliko ŝanĝiĝis. La unua universala propono (Hilelismo 1906) ankoraŭ konsideris la interesojn de la rusiaj judoj, sed tiu konsidero poste malaperis. La lastan version de la homaranismo Zamenhof intencis disvastigi ne en Esperantujo, sed en la tuta mondo, kaj ne per Esperanto, sed per la plej grandaj naciaj lingvoj.

Ja la strebado al homeco, al forigo de intergenta malamo kaj al spirita unuiĝo de l' homaro estas afero pli ĝenerala ol la unuecigo lingva kaj religia. Kaj la homaranisma ĉefprincipo (lastaversie: “agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi”) estas ne religia, sed morala. La strebado al la homeco kaj la praktikado de la menciita principo (ankaŭ de la “toleremo” — implicita en la homaranismo, sed ne rekte nomita) povus logi al la homaranismo ne tiom esperantistojn kaj religiemulojn, kiom la ordinarajn “progresemulojn”, por kiuj lingvaj kaj religiaj problemoj ne estis la plej gravaj.

Kelkajn semajnojn antaŭ la morto li ekverkis sian lastan eseon Pri Dio kaj pri senmorteco, kiun li mem opiniis tre grava, kvankam li antaŭsciis, ke lia subita kredantiĝo kaŭzos multe da kritiko. Ĝi restis la lasta (kaj nefinita) inter liaj ideologiaj verkoj. Zamenhof skribis en ĝi, ke li “multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn”, sed oni ne scias, pri kiuj konkretaj verkoj temas.

Zamenhof forpasis, sed restis liaj infanoj (ĉiuj murditaj de la nazioj en la Dua Mondmilito), lia lingvo Esperanto kiun li donacis al la mondo, liaj tradukoj, kaj liaj ideoj, kiuj inspiras ankaŭ nuntempe tiujn, kiuj konsideras sin ne nur anoj de sia nacio aŭ religio, sed ankaŭ homaranoj — anoj de la homaro, kiuj kredas je ĝia unueco en diverseco.

Fonts