Kronologia biografio
-
1859
15-a de decembro: En Bjalistoko (strato Zielona 6) en la familio de Mordka (Mark Fabianoviĉ) kaj Liba Roĥla (Rozalia) Zamenhof naskiĝas ilia unua filo, Lejzer (Lazar) Markoviĉ Zamenhof.
-
1869
Aŭgusto: Eklernas en la unua klaso de la mezlernejo en Bjalistoko, sed post du monatoj forlasas la lernadon pro malsano.
-
1870
Aŭgusto: Denove eklernas en la unua klaso.
-
1873
Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso, sed la lernado daŭras nur kvar monatojn.
Decembro: La familio Zamenhof ekloĝas en Varsovio (strato Nowolipie 28).
-
1874
Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso de la 2-a vira gimnazio de Varsovio.
-
1878
17-a de decembro: Festado de la naskiĝo de Lingwe Uniwersala.
-
1879
Majo-junio: Ekzamenoj en la lasta (oka) klaso de la gimnazio.
27-a de junio: Ricevas la abiturientan ateston kaj arĝentan medalon en la gimnazio.
Aŭgusto: Aliĝas al la medicina fakultato de la Moskva Universitato.
Septembro: Ekstudas en la universitato.
-
1880
Pretigas gramatikon de la jida lingvo.
-
1881
13-a de marto: Murdo de la imperiestro Aleksandro la 2-a. La situacio en Rusio malstabiliĝas.
Majo: Plenumas ekzamenojn en la Moskva Universitato kaj decidas eksiĝi el ĝi kaj eklerni en Varsovio.
Somero: Pretigas du kajerojn de Lingvo universala.
Septembro: Ekstudas en la tria studjaro de la medicina fakultato de la Varsovia Universitato.
-
1882
Januaro-februaro: Artikolo Kion do finfine fari? en la ruslingva juda semajnĵurnalo Razsvet.
Februaro: Fondas la pracionistan societon Ŝeerit-Israel.
7-a de aprilo: Artikolo Sub la komuna standardo! en Razsvet.
Aŭgusto: La tria kajero de Lingvo Universala.
-
1883
18-a de aŭgusto: Kunfondas la Varsovian grupon de Ĥibat-Cion kaj elektiĝas kiel la prezidanto de ĝia plenumkomitato.
18-a de novembro: Letero al la anoj de la junulara socialisma juda grupo Bilu.
-
1884
Jarfino: Fino de la universitataj studoj.
-
1885
Februaro-majo: Kuracisto en Veisiejai.
Majo-novembro: Staĝado en la oftalmologia fako de la Varsovia juda malsanulejo.
Decembro-majo 1886: Okulkuracisto en Płock.
-
1886
Majo-junio: Studado kaj staĝado en Vieno.
Aŭtuno: Konatiĝo kun Kejla (Klara) Zilbernik.
-
1887
30-a de marto: Gefianĉiĝo de Lazar Zamenhof kaj Klara Zilbernik.
2-a de junio: Cenzura permeso por la presado de la Unua Libro en la rusa lingvo.
26-a de julio: Permeso por la enmondigo de la Unua Libro. Ĉi tiu tago estas konsiderata kiel la naskiĝdato de la lingvo.
9-a de aŭgusto: Geedziĝo. La geedzoj ekloĝas en la strato Przejazd 9.
Aŭtuno: La franca, germana kaj pola eldonoj de la Unua Libro.
-
1888
Januaro: Dua Libro de l’ lingvo internacia.
11-a de junio: Naskiĝo de Adam Zamenhof.
24-a de septembro: Petas la Ĉefan Administracion pri pres-aferoj permesi eldonon de ĉiusemajna gazeto La internaciulo.
15-a de oktobro: La peto pri La internaciulo estas rifuzita.
-
1889
Januaro-februaro: Plena vortaro rusa-internacia kaj Meza vortaro internacia-germana.
1-a de septembro: La unua numero de La Esperantisto.
Novembro: Establiĝo kiel okulkuracisto en Ĥerson.
13-a de decembro: Naskiĝo de Zofia Zamenhof.
-
1890
25-a de marto: Fondo de la Ligo internacia de Esperantistoj.
Majo: Reveno al Varsovio (Nowolipki 21).
Aŭtuno: En la lernolibro Vsemirnyj jazyk Esperanto (La tutmonda lingvo Esperanto) estas presita La Espero en Esperanto kaj en la rusa lingvo; ĝi fariĝos himno esperantista.
Decembro: La Ligo ĉesas sen ekfunkcii.
-
1891
Decembro: Decidas interrompi la eldonadon de La Esperantisto, sed Wilhelm Heinrich Trompeter surprenas la eldonkostojn kaj asignas al Zamenhof redaktoran salajron.
-
1892
31-a de aŭgusto: Morto de Liba Roĥla Zamenhof.
-
1893
Januaro: Fondo de Internacia Ligo Esperantista, kun Zamenhof kiel la sekretario, kun la celo voĉdoni pri Esperanto-aferoj.
Aŭgusto: Universala Vortaro.
Oktobro: Transloĝiĝo al Grodno.
-
1894
Januaro: Komencas publikigi en La Esperantisto projekton pri reformoj en Esperanto.
15-a de novembro: Voĉdona malakcepto de la reformprojekto. Ekzercaro kaj Hamleto.
-
1895
15-a de aŭgusto: La lasta (1895, n-ro 5-6) numero de La Esperantisto. Zamenhof por kelkaj jaroj ĉesigas preskaŭ ĉiujn Esperanto-okupojn.
-
1896
Esploras kun Vilhelm Ŝenberg la vidkapablon de ĉiuj lernejanoj en Grodno.
-
1897
Oktobro: Reveno al Varsovio (Dzika 9).
-
1900
3-a de aŭgusto: Louis de Beaufront prezentas Esencon kaj estontecon en Parizo.
-
1901
Aprilo: Hilelismo. Projekto de solvo de la hebrea demando.
6-a de aŭgusto: Kontrakto kun Hachette.
-
1902
Zamenhof iom post iom revenas al Esperanto-aktivado.
-
1903
Novembro: Fundamenta Krestomatio.
-
1904
29-a de januaro: Naskiĝo de Lidia Zamenhof.
-
1905
22-a de januaro: Komenco de la Unua Ruslanda Revolucio.
Julio: Fundamento de Esperanto.
29-a de julio: Nomumita kiel kavaliro de la Honora Legio.
5–12-a de aŭgusto: La 1-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Bulonjo-ĉe-Maro.
-
1906
Januaro: Dogmoj de hilelismo en Ruslanda Esperantisto.
Marto: Homaranismo.
27-a de aŭgusto – 5-a de septembro: La 2-a UK en Ĝenevo.
Septembro: La unua numero de La Revuo, fondita de Carlo Bourlet por ke Zamenhof aperigu siajn tradukojn.
15–23-a de oktobro: Partoprenas konsultiĝon de lingvoreformistoj en Bruselo kaj Parizo.
-
1907
12–17 de aŭgusto: La 3-a UK en Kembriĝo.
15–24 de oktobro: La Delegacia Komitato kunvenas en Parizo kaj akceptas Esperanton kun modifoj.
30-a de novembro: Morto de Mark Fabianoviĉ Zamenhof.
La Revizoro (Gogol).
-
1908
18-a de januaro: Rompo de la kontaktoj kun la Delegacio.
16–22-a de aŭgusto: La 4-a UK en Dresdeno.
Ifigenio en Taŭrido (Goethe), La rabistoj (Schiller), Georgo Dandin (Molière).
-
1909
5–11-a de septembro: La 5-a UK en Barcelono.
-
1910
20–25-a de aprilo: La 1-a Ruslanda Esperantista Kongreso en Sankt-Peterburgo.
14–20-a de aŭgusto: La 6-a UK en Vaŝingtono.
Marta (Orzeszko), Lingvaj Respondoj, Proverbaro Esperanta.
-
1911
26–29-a de julio: Koresponda partopreno en Kongreso de rasoj en Londono.
20–27-a de aŭgusto: La 7-a UK en Antverpeno.
-
1912
11–18-a de aŭgusto: La 8-a UK en Krakovo.
-
1913
Majo: Homaranismo (unuafoje kun la vera nomo).
24–31-a de aŭgusto: La 9-a UK en Berno.
-
1914
1-a de aŭgusto: La geedzoj Zamenhof pro la komenco de la mondmilito estas haltigitaj en Kolonjo.
15-a de aŭgusto: Reveno al Varsovio post longa ĉirkaŭvojo.
18-a de oktobro: Projekto de Kongreso de neŭtrale-homa religio.
Decembro: Alvoko al la diplomatoj Post la Granda Milito.
-
1915
3-a de marto: Fintraduko de la Biblio (La Malnova Testamento).
Marto: Komencas traduki fabelojn de Andersen.
Julio: Transloĝiĝo al Królewska 41.
Proponas porĉiaman revizion de Esperanto.
-
1917
15-a de februaro: La lasta versio de la homaranismo.
Marto: Ekverkas la eseon Pri Dio kaj pri senmorteco.
14-a de aprilo: Morto.
16-a de aprilo: Entombigo.
Ĉi tiu kronologia biografio estis unue publikigita en La Ondo de Esperanto (2009, n-ro 12).