Zamenhof.info

Citaĵoj el la verkoj de Zamenhof

Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia.

Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.

Ni estas ofte devigataj pensi lame dank’ al (pro) la nesufiĉeco de la lingvo.

Internacia lingvo, simile al ĉiu nacia, estas propraĵo socia, kaj la aŭtoro por ĉiam forcedas ĉiujn personajn rajtojn je ĝi.

Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento aŭ la malamon al alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo.

Memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.

Ĉar tuj en la komenco de mia rakonto mi devus necese raporti, ke mi estas hebreo kaj ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturiĝado kaj obstineco, la tuta historio de miaj konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj – ĉiuj estas sendisige ligitaj kun tiu ĉi mia hebreeco.

Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo.

En la okazo, se Vi nepre bezonas paroli pri mia persono, Vi povas min nomi “filo de pola lando” (ĉar neniu povas nei, ke la tero, en kiu kuŝas ambaŭ miaj gepatroj kaj sur kiu mi konstante laboras kaj intencas labori ĝis mia morto, estas mia hejmo, kvankam mi ne estas naciisto), sed ne nomu min “polo” por ke oni ne diru, ke mi – por akcepti honorojn – metis sur min maskon de popolo, al kiu mi ne apartenas.

Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia! (…) En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!