Zamenhof.info

Esperanto

Esperanto (origine: Lingvo Internacia) estas la plej disvastigita internacia planlingvo. La nomo de la lingvo venas de la kaŝnomo “Doktoro Esperanto”, sub kiu la juda kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhof en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. La ruslingva versio de la unua broŝuro pri la lingvo ricevis la cenzuran permeson publikiĝi la 26-an de julio kaj ĉi tiun daton oni konsideras la naskiĝtago de Esperanto. Zamenhof celis kaj sukcesis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internacia komunikado. La celo de la lingvo tamen ne estas anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn sed funkcii apud ili, kiel simpla, facile lernebla, neŭtrala kaj do sekve ankaŭ justa lingvo por transnacia komunikado.

La partoprenantoj de Somera Esperanto-Studado 2015 en Slovakio (fonto: Andrzej Sochacki)

Kvankam neniu ŝtato akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon, Esperanto tamen eniris en la oficialan instruadon en pluraj landoj kiel ekzemple Hungario kaj Ĉinio. La lingvo estas uzata de internacia komunumo, nombranta laŭ diversaj taksoj cent mil ĝis du milionojn da parolantoj (depende de la lingvonivelo); laŭ diversaj taksoj ekzistas inter proksimume unu kaj pluraj miloj da denaskaj parolantoj.

Parado dum la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, Slovakio (fonto: Jozef Baláž)

Esperanto akiris kelkajn internaciajn agnoskojn, ekzemple du rezoluciojn de Unesko aŭ subtenon de konataj personoj de la publika vivo. Nuntempe ĝi estas uzata por vojaĝado, korespondado, interkompreniĝo dum internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj, kongresoj, sciencaj diskutoj, origina kaj tradukita literaturo, muziko, teatro, kino, presita kaj interreta raportadoj, radia kaj televida elsendadoj.

La Perdita Generacio, sveda muzikgrupo, kiu kantas en Esperanto (fonto: Andrzej Sochacki)

La vortprovizo de Esperanto devenas plejparte el la okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras ankaŭ slavlingvan influon. La morfemoj ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn vortojn, Esperanto do havas multajn komunaĵojn kun la analizaj lingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la ĉina; kontraŭe la interna strukturo de Esperanto certagrade spegulas la aglutinajn lingvojn, kiel la japanan, svahilan aŭ turkan.

Kelkaj libroj en Esperanto: tradukita kaj originala literaturo, vortaroj…

Esperanto estas, kompare kun naciaj lingvoj, multe pli facile kaj rapide lernebla, kio donas al ĝi grandan avantaĝon. Laŭ diversaj esploroj montriĝis, ke la lingvo estas 5- ĝis 10-oble pli facile lernebla ol naciaj lingvoj. Je bona komunika nivelo eblas ĝin lerni ene de 3-6 monatoj. Facile ĝin eblas akiri eĉ pere de memlernado (kio kutime ege malsimplas aŭ eĉ ne eblas por plej multaj lingvoj). La lingvon lernas homoj diverslande, en pli ol 120 landoj ekzistas kluboj, grupoj, asocioj de esperantistoj.

Ligiloj por konatiĝi kun la lingvo

Ligiloj por lerni Esperanton